Mi malofte produktas artajn verkaĵojn, tamen, kelkfoje kaj inspire mi sentas min libera el la katenoj de la vivo. Jen la rezulto...
sábado, 9 de fevereiro de 2013
Karna Balo
Adonis Saliba (2013)
Karnavalo en balado,
koksobala lumokadro,
svinga ĝojo,
fulma vojo.
Kia samba tutskadro!
En plenritmo muzikada,
Ular' iras, bandobala.
Tamen, jen ridinda foto,
prae misa pieroto,
Arleken' senplusa glor',
kaj kolombino sen ia furor'.
Tempo flosas karnavale,
tutkarna seksovale,
Kiam into iras onten,
Anto vojas ĝuofonten.
Plezurkanta, nuda ondo
kria kokso de mulatin'
Je damno de pudra mondo
Ne plu spiras la latin'
Tempoŝanĝo karnavalas,
Spirite mala, ĝi ja karnas
Kaj senveste sin pli garnas.
Senomuloj festivalas.
For al uloj jam prafamaj,
tempomaskoj estas iamaj.
Ne arlekenas pieroto,
ĉar temp' por li jamas.
Kaj kolombinan koron,
li nekapable plu amas.
Kelkiuj ja sin pozas
kaj neritme sin agordas.
Por tempoforaj baluloj,
uloj de praaj baloj,
baloj de maljunuloj.
por daŭre vivi karnavalon.
Junfreŝaj histrionoj
straten venas tre fieraj,
inter rubandoj kaj konfetoj
Aertrafate de arometoj.
Junuloj kaj junulinoj
Plenĝuu la karnavalon,
por ja vivi, sen trudaj limoj,
junularan karnan balon.
Assinar:
Postar comentários (Atom)
6 comentários:
Vi estas majstro pri la poezia uzo
de nia lingvo!Tre fajna poemo! Gratulon!
Dankon, mia kara poetino. Viaj omaĝoj estas tre signifaj por mi. Vi iel instigis min poetumi kaj jen la rezultoj.
Benata instigo! La rezulto tre gxuas nin.
Gratulon, Saliba!
Mirinde rafinita poezia uzo de la eblecoj de nia lingvo!
Chu vi provis deklami ghin lautvoche? Ghi sonas belege!
Gratulon, poeto!
Paulo, mia kara, dankegon pro via analizo. Mi devas konfesi, ke la poemo unue venas ritme en mia kapo antaŭ ol mi tajpu ilin. Mi jam sentas, ke ili havas propran muzikon. Ĉu vi eventuale ne povas deklami ĝin per via mirinda voĉo?
Gratulon kara!
Tre mojosa poemo!
Postar um comentário