Adonis Saliba
Espero kaj prospero,
kongreso kaj ĉeesto,
mondo kuna,
kunviva aresto.
Jen nia nio
en kuna festo.
Kelkiuj el fora,
el fora esto,
enesto vena,
bonvena kesto.
Larmo karesa,
brakumo ampleksa,
Jen ĉiuj ni,
en ama nesto.
Kongresumado,
voĉ-kantado,
muz-poezio,
amuz-parolado.
For la petolo plenkria!
Balasta volo ne ĉia!
La antoj de l´ esper´
kunrondas el er´.
El miriadaj vioj,
ektranso al nioj.
Feliĉo ĉirkaŭas nekonatojn en konajn aktojn.
Neespero teatriĝas en esperajn faktojn.
Lingvo ideas,
ideoj lingvas.
Jen pluso por la amanto
de la lingvo Esperanto.