quinta-feira, 4 de abril de 2013

Diamantino















Eble rakonto aŭ anekdoto,
de ŝerca esperantulo,
ĉar kritiki estas facile
Ĝi facilas al mokulo

Estis foja vizitado
Al hejma brazilanin'
Venis forulo alilanda
El Eŭropo aŭ Argentin'

Ŝi tre ĉarme bonvenigis
la ulon ĉe sojlo sia
Sojle apudis ŝia hundo
mastrogarde nerabia

"Saluton" kaj salutado
por konada amikiĝo
stelverda amikado
de konata esperantiĝo

"Via alveno, Dia preĝo"
Diris ŝi sen plia forĝo.

Ĉar laŭtvoĉe ĝi ja sonas
"Vi alvenu, ĝi ja preĝu"
Miksa sono de Di kaj ĝi
En Brazil´
sen kroma penso
diras tuj "Diamantino'".
kaj stumble ĝi fariĝas
perfekta "ĝi'amanĉinu".

La forulo surpriziĝis
kaj demandis al sinjorin'
"Ĉu hundo Dion preĝas
en hejm' de brazilanin'?"

"Verŝajne, filozofa amiko'"
respondis ŝi sen prediko
"Tamen ne diru, ke tiu leĝas
kiel sane mensa indiko!"

Kaj la forulo misiĝadis
en la brazila karambolo
Rezulto de eklernado
Lerno de prononcado
ne plena kaj kompromisa.
Tute misa en la parolo.