Ssssssssusur’
ekstazo ampleksa
kanto muza,
alloga
muzik’ harmonia,
mister’ senpodia,
dubo neekesta,
senpeze flugilleva,
nepieda glito,
Ĉu vivo senviva,
senviva vio?
Kion vi ki’as?
Esto! Mi tiel ebrias!
Nek veas, nek hoas!
Flustra vok’
sendolora,
ĉu katena fortir’?
Mi foriron ne
volas.
(deklamo)
Ĵus cirken alveninta,
sub kovro tre ŝminka,
veste moka,
plena hasto,
ruĝabulo nazopinta,
jen pajaco, en daŭra fasto.
Mondo cirka ja komplika,
trista fono de povrul'.
Mona mondo ja tre lika,
pli ol pika ŝveba pul'.
Ridoplena aŭdantaro,
infanridas la geparo,
petolema infanaro.
Pajacadas,
fanfaronas,
neritme, sencele cirklas,
stumble ĵongle karambolas
memfajfas kaj biciklas
kaj pajaco simple rolas.
Rolante sian memon,
gargarado de socio,
la pajaco pajacadas.
Al publik', la spegul'.
Li en rolo, plena dolo
al ĉiuj diras: fipovul'!
Vivodaŭro de pajaco,
Socio en sia nebul' ,
plenmerda, neĝua kaco,
tretado sur mizerul'.
In' verse
Groto fulma senracia
Envolupto sensatiga
Anheladu post sia
Sia, kio Katarino?
Inkisadon, febro nia
Man’, vir’, tuŝ´, spir’
Sufok’, ĝen’, vesuspir’
Suflor’, flustr’, amor’
Dolor’, kolor’, furor’
Font’ el plezura vor’
Elaĉete tuta glor’
Vir' verse
Rampa venu serpento
Hirta, kolosa, senpento
Grotofunda momento
Invene, virsekse,
Senverse, proceze,
Senĝene penetre
Ŝvit´ traas fenestre
Nespiras, viras , hurlas
Stiras, kojnas, glitas
Ŝakalas, lupas, leonas,
Ŝpruc! Jen tut’