Ĵus cirken alveninta,
sub kovro tre ŝminka,
veste moka,
plena hasto,
ruĝabulo nazopinta,
jen pajaco, en daŭra fasto.
Mondo cirka ja komplika,
trista fono de povrul'.
Mona mondo ja tre lika,
pli ol pika ŝveba pul'.
Ridoplena aŭdantaro,
infanridas la geparo,
petolema infanaro.
Pajacadas,
fanfaronas,
neritme, sencele cirklas,
stumble ĵongle karambolas
memfajfas kaj biciklas
kaj pajaco simple rolas.
Rolante sian memon,
gargarado de socio,
la pajaco pajacadas.
Al publik', la spegul'.
Li en rolo, plena dolo
al ĉiuj diras: fipovul'!
Vivodaŭro de pajaco,
Socio en sia nebul' ,
plenmerda, neĝua kaco,
tretado sur mizerul'.
3 comentários:
Brave! Charmaj vortotorentoj, kiuj imitas la boladon en cirko
Perfekta portreto pri la poezia vivo
de l' cirko. Gratulojn, Adonis!
Flanke mi knabine ridas kaj reve aplaüdas, aliflanke mi maljune larmas sopire tian neforgeseblan momenton.
Gratulon.
Postar um comentário